Jes, jes... mi scias, tiu-ĉi blogo estas mortanta. Ŝajnas, ke mi elĉerpis miajn fortojn. Mi nuntempe preferas rekoncentriĝi al gravaj aferoj por mi : Lernado de akordiono, de teatro, kaj helpo en instruado de la franca. :) Foje mi eble registros alian pecon de akordiona puziko sed pri fotostrioj mi jam produktis multe kaj nun okazas... ke mi plu havas nek emon, nek ideojn. Se vi volas plendi rekte al mi pri tiu fakto, simple aliĝu al AS, kiun mi certe ĉeestos.

logo AS