dimanche 27 mai 2007
Spamfabelo
Par rubulo, dimanche 27 mai 2007 à 15:35 :: rubulo
Bonan tagon,
Hodiaŭ
ne estos fotostrio. Kial ? Tralegante tiun-ĉi artikolon vi rimarkos, ke multaj vortoj estas fakte ligiloj al retpoŝto. Tio estas provo lukti kontraŭ spamo, kaj mi tuj prezentu ĝin al vi. Mi unue precizigu, ke tiun ideon ne mi havis. Mi legis pri ĝi ie en la reto sed ne plu memoras pri ties aŭtoro, kiu espereble pardonos min.Spamo estas amasa sintrudema dissendo de retmesaĝoj (interalie) kiu ofte celas al reklamado por apotekaĵoj, pornografiaĵoj, financaj produktoj aŭ pirataj programoj aŭ kiu utilas por dissendi virusojn. Ĝi nun plene partoprenas nian retvivon kaj ĉiu retmesaĝilo enhavas kontraŭspamilojn pli kaj pli efikajn. Sed ofte okazas, ke iu spammesaĝo transpasas la barilon aŭ, pli malbone, ke grava mesaĝo estas blokita. Do tamen plu necesas foje kontroli la spamrubujon antaŭ ĉion forĵeti. Plie spamo helpas trafikŝtopon en interreto.
Sed kiel spamprofesiuloj kolektas retadresojn ? Helpas ilin robotoj kiuj trarampadas tra la interreto por kolekti ĉion kio similas al retadreso, klare skribita aŭ ene de HTMLkodo. Jen do kial malindas klare skribi sian retadreson en retejojn.
Maniero ĝeni spamistojn do povus konsisti en produktado de malveraj retadresoj en TTTejoj. Ekzemple tiu-ĉi artikolo enhavas multe da "mailto"-kodoj kiuj direktas al neekzistantaj retpoŝtoj. La celo estas "polui" la datumbazon de spamistoj. Se ĉiu agus same ene de sia retejo eble adresadministrado iĝus pli malfacila por ili.
Tiu-ĉi paĝo estis produktita per eta programo negrafika je lingvaĵo python (jen ĝi). Oni devas instali na python en sian komputilon por funkciigi ĝin. Tio funkcias en ĉia komputilo. Ĝi enprenas dosieron kun teksto kaj ellasas dosieron kun HTML-kodo por enmeti en sian retejon. Tiu programo ne estas tre bone farita (se iu emas plibonigi ĝin...) do indas poste refari la enpaĝigon.
Evidentas, ke tiu-ĉi eta amuzaĵo ne revolucie efikos kontraŭ la spamomonstro. Sed mi taksis tiun ideon amuza kaj tio donis okazon al mi iomete python-umi.
Ĝis-la kaj bonu la fart' !

